Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Helpant(in)o por infanvartado


Parizo (Francio)
Esperantista familio sercxas gejunulon "au pair" por helpi nin varti
niajn du infanojn. Ni logxas en Bourg-la-Reine apud Parizo (Francio);
la centro de Parizo atingeblas trajne en 15 minutoj. Niaj infanoj
Marius (knabo de 2 jaroj kaj duono) kaj Flora (knabino de 9 monatoj)
estas denaskaj esperantistoj. Fotoj haveblaj cxe:
http://www.lpthe.jussieu.fr/~jacobsen/index.html

Ni proponos al vi propran cxambron, mangxajxon, abonon al la pariza
metroo, kaj pomonatan salajron de 300 euxroj. Vi povas partopreni la
familian vivon (mangxojn, vesperan babiladon, semajnfinajn ekskursojn)
lauxplacxe.

Ni demandas de vi averagxe 25 horojn da helpo cxiun semajnon: iom
malpli dum "normala" semajno, kaj iom pli se unu el la infanoj
malsanas, aux se unu el la gepatroj vojagxas por sia laboro. Dum
normala semajno vi vartu Floran unu plenan tagon, kaj ambaux infanojn
unu vesperon. Krome vi helpu nin prepari la infanojn matene antaux
foriri al la infanvartejo, aux vespere por bani ilin. Dum esceptaj
semajnoj vi kelkfoje alportu la infanojn al la infanvartejo (atingebla
piede en 20 minutoj).

Ni postulas ke vi flue parolu esperanton kaj ke vi uzu tiun lingvon
kun la infanoj. Se vi volas uzi vian libertempon por studi aux simile,
ni povas helpi vin pri la komencaj kontaktoj.

300 euxroj monate; mangxoj; logxejo; trajnabono
Ne
Jes
2008-03-02 11:59:21
Malfermita

Laboriganto
Jesper Jacobsen
vira
Parizo
Francio

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Vikipedio: praktika manlibro. Aĉetu tuj!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru