Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

redaktisto de TEJO Tutmonde


TEJO
interrete
Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki kaj redakti, estas malpli ol 30-jaraĝa, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi!

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas membrogazeton nomatan TEJO Tutmonde. Ĝia nuna redaktisto redaktos TEJOn Tutmonde ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio.

Kandidato por la redaktista posteno havu:
– Bonegan lingvoscipovon
– Profundan konon de la junulara Esperanto-movado specife kaj la Movado ĝenerale
– Kapablon redakti kaj revortumi eĉ la plej malfacilajn (foje burokratecajn) artikolojn/raportojn
– Kapablon instigi/varbi kontribuantojn
– Kapablon kunlabori kun la redaktisto de Kontakto por samtempigi la prespretiĝon de TEJO Tutmonde kun tiu de Kontakto
– Kapablon mem grafiki/enpaĝigi, aŭ havu helpanton kiu povas tion fari (la nuna redaktisto povas iom helpi al la sekva redaktisto lerni uzi simplan komputilan programon por enpaĝigo, se tiu jam havas sufiĉe da bazaj komputilaj kapabloj)

La redaktisto de TEJO Tutmonde ricevas honorarion de 400 eŭroj jare. TEJO Tutmonde aperas sesfoje jare, kutime kun 16 aŭ 20 paĝoj en formato A5.

La nova redaktisto eklaboru ekde la mezo de Junio. Por ke la postentransdono povu okazi kiel eble plej senprobleme, la nuna redaktisto planas helpi al la nova redaktisto ĉe lia unua numero (kiu devos esti preta meze de Aŭgusto).

Por informoj pri la redakta laboro mem, kontaktu Marcos CRAMER (tejo-tutmonde@tejo.org ).

Por kandidatiĝi sendu viajn vivresumon kaj kandidatiĝan leteron al la Ĝenerala Sekretario de TEJO – Anna-Laura WICKSTRÖM (gxen-sek@tejo.org)
400 eŭroj jare
Jes
Jes
2009-03-11 17:47:31
Malfermita

Laboriganto
Marcos Cramer
vira
Germanio

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Vikipedio: praktika manlibro. Aĉetu tuj!
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru