Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Pri Ni

Chuck Smith Judith Meyer Melissa Robertson
Chuck SMITH Judith MEYER Melissa ROBERTSON
Chuck estas la fondinto de la Vikipedio en Esperanto. Li ankaŭ nun estas la estrarano pri informado por la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En 2003, li estis la plentempa volontulo de TEJO en Roterdamo (Nederlando). Poste li laboris dum kelkaj monatoj por la Kalgaria Esperanto-Centro (Kanado). Li forte kredas ke Esperantio havas grandan potencialon por enspezi monon, sed oni devas akcepti la fakton ke Esperanto povas (kaj devas!) esti komerca medio. Per ĉi tiu retejo, li volas helpi al esperantistoj trovi laboron kaj laborantojn. Judith studas la francan, komputilan lingvistikon kaj ekonomion ĉe la universitato Duisburg-Essen en Germanio. Ŝi eklernis Esperanton en 2000 kaj uzis ĝin en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ŝi multe interesiĝas pri ĉiuj fremdaj lingvoj kaj kulturoj, sed ankaŭ pri reta kaj nereta programado. Krei ĉi tiun retejon estis gravega tasko por ŝi, ĉar ŝi kredas ke Esperanto estu lingvo por ĉia aspekto de homa vivo, kaj laboro ja estas grandega aspekto ĝis nun ignorita. Melissa, nia grafikisto, donas al Eklaboru teneran, minimunan tuŝon. Ŝi nuntempe loĝas en Novjorko kaj laboras por fama neregistara organizo. Melissa diplomiĝis pri amaskomunikiloj de la universitato de Webster en Sankta-Luizo, Usono. En ŝia libera tempo, Melissa ĝuas ludi drumadon en gamelana orkestro, testi videoludojn, jogon, kuiradon, kaj esplori informojn utilajn kaj senutilajn.

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Reklam-Merkatesplorada Agentejo "Business Life KZ"
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru