Uzantnomo:
Pasvorto:
Krei novan konton | Peti pasvorton

Mia esperanta vivo


Guillermo Bes Salazar
vira
Santiago de Kubo
Kubo
Kubo
Hispana je denaska nivelo
Esperanto je alta nivelo

Bonvolu krei novan konton aŭ ensaluti supre por vidi kontaktinformojn.

Saluton geesperantistoj, geamikoj!!

Unue permesu prezenti min iomete:

Mi nomigxas Guillermo Bes Salazar kaj logxas en Kubo, mi estas kubano. Mi
havas 26 jarojn kaj estas agronoma ingxeniero. Mi eklernis esperanton la
16an de februaro, 2005, mi multe sxatas gxin, gxi estas sxlosilo por
lingva demokratio, gxi estas belega kaj interesega lingvo, gxi kunigas la
homojn kaj la popolojn, gxi estas fortega komunikilo por homa disvolvigxo.

Mi lernas kaj studas esperanton antaux unu jaro kaj mi jam povas
paroli, legi kaj skribi esperante. Mi havas multajn geamikojn enlande kaj
eksterlande pere de esperanto, mi korespondas kun ili per posxtadreso kaj
retadreso, mi havas geamikojn el Litovio, Brazilo, Belgio, Germanio,
Bulgario, Ukrainio, Pollando, Usono, Francio, Nederlando kaj Hungario.

Mi apartenas al Kuba Esperanto-Asocio (KEA). Post dek monatoj lernante kaj
studante esperanton mi ekinstruis gxin en la sama lernejo kie mi lernis
gxin, mi multe sxatas gxin. Mi instruas per la lernolibroj “Scias vi
Esperanton”, unua kaj dua nivelo kaj per “La Tuta Esperanto”. Mi bone
klopodas por ke miaj gelernantoj bonege povu lerni kaj kompreni la
lingvon, kaj por ke je la fino de la kurso ili povu interparoli kaj
interkomunikigxi pere de la Internacia Lingvo-Esperanto. Mi laboras favore
de esperanto en mia lando por ke esperanto estu konata de cxiuj personoj
kaj por ke nia esperanto- movado kresku pli kaj pli enlande kaj eksterlande.

Se mi povas helpi iun, bonvolu kontakti min sendube, mi volonte pretos helpi cxiujn.

Cxiuj viaj mesagxoj kaj leteroj estos bonvenaj.

Sincere kaj amike salutas vin,

Vilhelmo (gxi estas mia nomo esperante).

Klaku la ligilon de nia sponsoro
Reklam-Merkatesplorada Agentejo "Business Life KZ"
Eklaboru valoras laŭ vi, ĉu ne? Sponsoru nin!

Ĉefa Paĝo | Pri Ni | Kontaktu Nin | Registriĝo | Privateca Politiko | Statistiko | Vendejo
Kopirajto 2006 Eklaboru